Veturu - Trajna karavano de Strasburgo al IJK 2011
http://veturu.free.fr

IJK 2011

Tiu paĝo prezentas la trajnan karavanon kiu iras de Strasburgo al IJK en Kijivo. Pensu aliĝi sufiĉe frue al IJK por ĝui la plej favorajn prezojn.

La karavano foriras de Strasburgo (Strasbourg) je la 11a de Julio 2011 matene.

Aliĝilo

Tiu karavano plejparte estas trajna, krom kelkaj kilometroj en buso por forlasi la Ŝengena-landaro kaj eniri Ukrajnion. Ĝia celo estas proponi 3-tagan movantan antaŭkongreson kies prezo estas atingebla por ĉiuj. Ni uzos plejparte regionajn trajnojn, kiuj malrapide veturigos nin tra Eŭropo. Ni ne celas plej rapide atingi Kievon, sed ĝui la urbojn kaj pajzaĝojn survoje, viziti, amuziĝi.

Mi petas al ĉiuj aliĝi plej frue kiel eblas, ĉar ni devos rezervi ĉiujn trajnojn longan tempon antaŭe. Se vi aliĝas post la 30a de Junio, vi ne povos ĝui la plej malmultkostajn rabatojn kaj devos pagi mem certajn trajnojn surloke. Pro tio disponebliĝis aliĝilo por ke vi anoncu vin.

NE FORGESU ALIĜI ANTAŬ LA FINO DE JUNIO!
Endas aliĝi sufiĉe frue, por ke ni rezervu trajnbiletojn por vi! Se vi aliĝas lastmomente, vi devos mem aĉeti ilin kaj tio kostos pli!

Trajnaro

Supervida trajnaro

Detala trajnaro

Supervida mapo

Mapo

Alekĉjo